Mi estas

Mi estas - Ĵak Le Puil
Prix
15,00 €
Mi estas
Thaumiers  (Bourges, Francio) - 2004


Albumo ref : VKKD073-023
KD 14 titoloj - 51:30 mn

Mi Estas - ĴAK LE PUIL - Francio
Produktita de Vinilkosmo © 2004

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

Protestkanzonoj, amkanzonoj, ŝerckanzonoj... Ĵak Le Puil, la fame konata franca kantisto de la esperantistoj jam de pluraj jardekoj, finfine eldonis sian unuan KD-on, sed tio ja ne estas lia unua albumo!


Ĵak registris sian unuan albumon sur kasedo, "Danĝera ul'", en 1977, kaj poste tri aliajn, "Revenas mi" en 1980, "De Pont-Aven al Varsovi'" en 1985, kaj "Ne donu tro" en 1993. Do estas ne malpli ol 27 jaroj da ĉeesto kiun Ĵak dediĉas per tiu ĉi albumo, ŝtopita je dolĉa mokemo, socipolitika kritiko, kaj multe da tenero. 

Vi trovos en ĝi kvar originalajn titolojn komponitaj de Ĵak laŭ tekstoj de Eŭgeno Miĥalski, Claus J. Günkel, Tomaŝ Pumpr, kaj Stefan Maul; poemon de Radoj Ralin laŭ traduko de Marin Bacev, "La prezidenta ĉaso" tradukita de Jopetro Danvy, la "Kongresurboj" eltirita el la kasedalbumo Revenas mi, kaj pluraj aliaj, inter ili kantoj adaptitaj de Pierre Perret, Graeme Allwright, Boris Vian... finfine, io el kio satiĝi....

Ĉi tiu albumo estis surbendigita tute en la Studio Vinilkosmo / De La Trappe kun bonega kunlaborado de la fama JoMo ĉe gitaro, basgitaro, klavaroj, kaj perkutiloj! 

Ĉu endas diri pli? 

Kroma trako kun kanto 
"Je reviens chez nous" de Jean Pierre Ferlan (Revenas mi, trad. JP Danvy). 

Ĵak Le PUIL estas: 
Ĵak Le Puil : kanto, gitaro

Gastmuzikistoj : 
Jean-Marc Leclercq (JoMo) : gitaro, baso, klavaroj, perkutiloj, korusaj voĉoj
Philippe Cordelier (Mult) : drumo en Versaĵo sen fino
Koruso de tuluzaj esperantistoj en tri kantoj : Jeannette kaj Rikardo Cash, Miquela Catlla, Arno Lagrange, Armela Lequint, Karlin' Martorell-Baudin, Hernan Miranda, Kristina Vidotto kaj Floreal Martorell (vi ne revas!).
Studio : Studio de la Trappe / Vinilkosmo (Donneville) 
Soninĝeniero : Tribulet

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.