
Albumo ref.: VKKD122-057
KD 11 titoloj – 47:00 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Kiu semas venton... - Maragan' – Dordonjo (Okcitanio)
Poduktita de Maragan'/Vinilkosmo © 2014
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
Kiu semas venton...
En ĉi tiu unua KD, Maragan’ aŭdigas ĉefe proprajn komponaĵojn kaj tekstojn. La baza ideo estis ellabori novan materialon el kelkaj tonoj, el bildo, aŭ krei melodion el kelkaj vortoj, sen devigi sin nepre krei dancigan muzikon. Tial ne temas pri balmuziko, kvankam kelkaj kanzonoj estas ankaŭ valso, mazurko aŭ skotiŝo.
Sed komponaĵoj el tradicia stilo estis ankaŭ solida deirpunkto por krei kantojn, tiel ĉi-foje la baza melodio iĝis akompanaĵo kaj la kantado laŭiris duan melodion.
Fine, sed nemalgrave, aldoniĝis kanto de Lluís Llach, “L’Estaca” (la Paliso), inspirfonto por rezistaj movadoj, kaj ne nur dum faŝismo. Tiun kanton tradukita de Renato Corsetti k.a., kantis unuafoje Marĉela Fasani en la sonkasedo Venos liber’ eldonita de Edistudio en 1979.
Estis decidite registri nur tion kion la grupo kapablas aŭdigi sur scenejo.
Tio signifas, interalie, aldoni nek kromajn instrumentojn nek elektronikajn sonojn.
Ankaŭ ne korekti ĝustecon de la voĉo aŭ de la instrumentoj, por ricevi kiel eble plej naturan rezulton.
Maragan'en tiu ĉi albumo estas:
- Jean Bourlier (akordiono, tirharmoniko, perkutiloj)
- Mary Pidoux (violono, perkutiloj)
- Dominique Delrieu (kontrabaso, gitaro, irlanda tamburo)
- Marie-Helene Desert (kantado, vjelo, mandolino, bekfluto, ktp.)
Registrado komence de 2014, miksado kaj mastrigado en majo 2014.
Studio: The Snake in the wall, Montignac de Lauzun (Dordonjo).
Soninĝeniero: Nick Tarlton.
Koncepto kaj realigado de la KD-libreto: Serge Sir'
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.