En la spegulo

En la spegulo - Persone
Prix
8,33 €
En la spegulo
Persone - Stokholmo (Svedio) - 1991

 

Albumo ref.: VKKD029 
albumo 9 titoloj – 43:03 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s, OGG kaj FLAC formatoj 

En la spegulo - Persone – Stokholmo (Svedio)
Produktita de Persone © 1991/1999

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

La unua eldono de la dua albumo de Persone, la fama stokholma roktriopo, estis eldonita surkasede en 1991. 

Tiam Persone jam konsistis el la nunaj tri membroj: Martin, Anders, kaj Bertilo.

Persone mem reeldonis En la spegulo kiel k-diskon en 1999, kun multe pli bona sono ol la origina kasedo. La reeldono enhavas la samajn titolojn kiel la kaseda versio sed remiksitajn kaj remastrigitaj (memoru la sukcesajn "Kio ajn", "Neĝo dancas", "Mi ne scias", "Du homoj"...).

La k-disko estas elĉerpita, sed nun ĝi disponeblas en la katalogo de Vinilkosmo laŭ bita formato.

Pri ĝi DĴ Kunar diras: "... La albumo enhavas rokan ĝis poprokan muzikon. La kantoj temas ofte pri (perdita) amo - nenio eksterordinara tiurilate unuavide. Sed aliflanke ĝis nun ne ekzistas multe da tia muziko en Esperantujo, mi dirus ke eĉ ne sufiĉe. Tamen Persone ne bezonas 'Esperanto-bonuson' ĉar ili estas ĝenerale altkvalita grupo kun bona sono, kaj eble iom similas al la famaj anglalingvaj grupoj U2 kaj The Police. Precipe la tekstoj ofte montras elstaran lirikecon kaj enhavas belajn rimojn. Tiu ĉi albumo ne estas escepto....
Oni ne ŝatos tiun albumon ĉar ĝi estas simpla, facile aŭskultebla muziko sed ĉar oni estas kormovita de ĝi. Oni ne amos la tekstojn ĉar ili estas surprize novaj sed ĉar ili trafe rakontas pri aĵoj nur tro bone konataj kaj mem spertitaj...."

En tiu ĉi albumo Persone estas:
Bertilo Wennergren: drumo, harmonia kantado
Martin Wiese: ĉefkantado, harmonia kantado, elektra gitaro, tamburino
Anders Grop: basgitaro, harmonia kantado

Registrado de la albumo en Stokholmo (Svedio) dum marto 1991 en Tomtom-studio
Soninĝeniero: Thomas Wretman
Cifereca remastrigado: Persone

Bildoj-desegnoj: Martin Wiese
Tipografion kaj teknikan realigon: Persone




 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.