Plaĉas al mi

Plaĉas al mi - Kaj Tiel Plu
Prix
8,33 €
Plaĉas al mi
Barcelono (Katalunio) - 2004

 

Albumo ref : VKKD074-024 
KD 16 titoloj - 44:54 mn 

Plaĉas al mi - KAJ TIEL PLU - Katalunio-Iberio
Produktita de Vinilkosmo © 2004

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.



Post Sojle de la klara temp' (VKKD 32), tra sonoj de la Mez-Epoko, tradicio kataluna kaj okcitana, Kaj Tiel plu proponas al ni per tiu ĉi dua KD, ĉifoje surbendigita en nia Studio Vinilkosmo / De La Trappe, vojaĝon ĉiam tiel ĉarman laŭ la sonoj de flutoj, mandolinoj, diversaj perkutiloj, kaj voĉoj disvolvitaj... la konsisto mem de ĉi tiu tuj rekonebla muzika stilo.

Kvankam la kantata lingvo estas esperanto, ŝajne la tradicio neniel aspektas perfidita, kaj montras ankoraŭfoje ke malgraŭ sia juneco, esperanto sukcesas kapti la esencon de pratempaj radikoj de la lingvaĵo kaj trafi la orelojn kaj sentemon de ĉiuj. Tial, kaj tio estas plia demonstro, la publiko de Kaj Tiel Plu estas larĝa kaj kalkulas homojn ĉiuaĝaj kaj el plej diversaj landoj kaj ne devige esperantistoj...

Kaj Tiel Plu volis doni al tiu ĉi albumo vivantan sonon (kvazaŭ koncertan) kaj inkluzivis du kantojn adaptitajn de aktualaj artistoj, unu de la kataluno Ramon Muntaner kaj la alia de la fama okcitana (gaskona) bando Nadau. La KD finas denove, kiel en la unua albumo, per kanto de la hispana milito. 

Kaj Tiel Plu estas : 
Carles Badia : baso, koruso 
Carles Vela i Aulesa : flutoj, koruso 
Elena Milla : perkutiloj, voĉo 
Ferriòl macip i Bonèt : violono, pektenkonkoj 
Javier Muñoz Cotoré : kulpanto pro la malĉeesto 
Josep Maria Milla i Saldon : fluto, voĉoj, perkutiloj, mandolino, ronktamburo
Pau de Nut : violonĉello, tamburino, koruso 
Xavier Rodon i Morera : voĉo, gitaro, mandolino

Gastmuzikistoj :
Joel Rodon : granda tamburino en Ni kunvenas kaj La kato kaj la fripono
Vincent Trincal : violonĉelo en Ni kunvenas, La aventuro kaj Brilas roso en mateno 
Tradukoj : Abel Montagut, Josep Virgili, Salvador Gumà, Kaj Tiel Plu
Aranĝoj : Kaj Tiel Plu
Studio : Studio de la Trappe / Vinilkosmo (Donneville)
Soninĝeniero : Tribulet








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.