
Carina estas la filino de Ĵomart kaj Nataŝa, ŝi komencis kanti esperante kiam ŝi estis 3-jara.
La unuan fojon ŝi kantis de la scenejo antaŭ 400 partoprenantoj de la 3-a Azia Kongreso en Seulo (2002) kiam ŝi estis 6-jara. La plej unua kanto, "Vojo al Luno", estis registrita en 2002, kaj aliaj kantoj sinsekve laŭ ilia apero.
Tial la temoj, melodioj, kaj etoso de la kantoj estis elpensitaj kaj adaptitaj por preskaŭ ĉiu infanaĝo de la malgrandaj infanoj ĝis adoleskantoj, ja Carina kreskis dumtempe.
Dek kantoj estis kolektitaj en la albumo Carina kantas por vi en esperanto eldonita en 2009.
Klaku sur la albumo por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.