
Albumo ref.: VKKD106-041
KD ekstra 17 titoloj – 51:00 mn + 10 instrumentaj MP3 por karaokeo
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
HIPHOPA KOMPILO Volumo 2 - Diversaj artistoj – Internacia
Produktita de Vinilkosmo © 2011
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
La HHK2 (HipHopa Kompilo Vol.2)
Jen hiphopa kompilo 100%e en esperanto, kaj simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo.
Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio (Jonny M), Brazilio (Tone), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Kanado (Diablo), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus) !
Male al Volumo 1 de la kompilo*, lanĉita en 2009, kiu estis eksperimentaĵo, la dua volumo estis profesie produktita kaj prezentas konfirmitajn artistojn kiajn Eterne Rima kaj Platano de La Pafklik, kiuj ambaŭ eldonis antaŭ nelonge proprajn albumojn, sen forgesi Dolchamar, kiu venas de la poproka universe, estis tamen la unua bando kiu repis en Esperanto.
Muzikaĵoj de la kompilo estas tre diversaj, irante de klasika novjorka hiphopo (Platano, ‘Lasta kanto’), viglaj kantoj (Jonny M, ‘Diru mi nun’), pop-rok (Dolchamar, ‘Tritaga afero’), ĝis ornamaĉa dirty-south (Eterne Rima, ‘Fidela’).
Same kiel en ĉiuj rep-kompiloj, tiu ĉi ebligas eksperimentadojn kaj neelpenseblajn kunlaboradojn inter la artistoj en vera internacia etoso.
Arta reĝisorado de la projekto : Platano (Cyrille Poullet)
Lingva reviziado : Rikardo cash
Miksado kaj mastrigado : Triboulet en Studio de la Trappe/Vinilkosmo
Registrado de Carina voĉo : ĴomArt en ĴomArt's Studio
Grafika prilaboro de la libreto : Natas
Enpaĝigo de la libreto : Platano
* Daŭre libere elŝultebla ĉe la retejo HHK1 (HIPHOPA KOMPILO Vol.1)
ARTISTOJ en la HHK2 (HipoHopa Kompilo Vol.2)
Bugge Bang (Danio)
Bugge Bang estas juna denaska esperantisto, ĉar lia patro estas Kim de la fama grupo Hotel Desperado.
Li tre june interesiĝis pri hiphopa arto de la buŝritmo (angle human beatbox).
Li partoprenis kursaron por pliperfektigi sian arton.
Carina (Svedio)
Carina estas juna esperantistino.
Ŝi naskiĝis kaj vivas en Svedio.
Ŝi estas denaska esperantistino, kaj ŝiaj gepatroj estas la fama muzika duopo ĴomArt kaj Nataŝa, origine de Kazaĥio.
Ŝi kantas ekde kiam ŝi estis 3 jaraĝa , ŝiaj gepatroj eldonis la diskon Carina kantas por vi en esperanto, kiu kompilas kantojn kiujn ŝi registris de 2002 ĝis 2009.
Diablo (Kanado)
Diablo, origine de Portoriko, estas esperantisto de malmulte da jaroj, sed li muzikas delonge.
Nuntempe li nur muzikumas, sed ankoraŭ ne repas en esperanto.
Li komponas muzikaĵojn kaj vendas ilin al multaj repistoj kiuj repas ĉu hispane ĉu angle.
Li eĉ vizitis L.A. kaj laboris kun kelkaj famaj produktistoj, ekzemple DJ Muggs (Cypress Hill!).
Dolchamar – Pieĉjo (Finnlando)
Dolchamar (antaŭe Dolcxamar) estas muzikgrupo kiu ekis en 1999 en Londono, sed nun baziĝas en Finnlando.
Ĝi ludas ritman rokon kaj hiphopon, kaj kantas. En la unua albumo de Dolcxamar estis la unua kanto tute repita, ‘Ĉu vi pretas?’ Ĝi havis tuj grandan sukceson.
Pro foriro de membroj, la bando ŝanĝis sian nomon de Dolcxamar al Dolchamar en 2003.
Ili eldonis pli rokan albumon, Rebela sono.
Kaj denove kun ŝanĝoj en la bandoj en 2010, Trajn’ nenien.
Nur Patrik Austin (Pieĉjo), restis de la komenco de la bando.
Li aperis sole en HHK Vol. 1 kunlabore kun DĴ Roĝer, kaj en HHK Vol. 2 ĉe la kanto ‘Nia hiphop'’.
Eterne Rima (Japanio)
Eterne Rima naskiĝis en Pollando kaj nuntempe loĝas en Japanio.
Lia unua demo-albumo Por miaj gefratoj aperis neoficiale en 2001.
Li kontribuis per du kantoj al Hiphopa Kompilo Vol. 1.
En 2010, li eldonis senpagan albumeton Por la rep', por anonci la alvenon de plena albumo Samideano.
Gijom Armide (Francio)

Gijom Armide estas franca kantisto kaj pianisto.
Li muzikumas de infanaĝo, kaj esperantiĝis en 2008.
Loĝante en la sama urbo kiel Platano (Parizo), ili havis ideon krei komunan kanton.
Rezultis ‘Ĝimini la akrido’.
Photo: Sjoerd Bosga
Jonny M (Germanio)
Jonny M estas juna germano.
De 2006 li sin dediĉas al rep-raga-regeo-muziko en la germana, kaj de 2009 en esperanto.
Komence de 2011, Jonny M eldonis Pli ol espero, albumeton kun 5 titoloj, kiu estas libere elŝutebla ĉe interreto.
Por HHK Vol. 2 li registris kanton kun Tinitus el Svislando.
Marteno (Slovakio)

Marteno estas repisto kiu naskiĝis en Slovakio, kaj nun loĝas en Britio.
Li repas de 2003, ĉefe koncertetas dum esperantaj renkontiĝoj.
La kanto ‘PI’ estis kantita en 2006.
Li interesiĝas ankaŭ pri lingvoj, ekzemple en ‘PI’ en unu parto estas la unua repado en la lingvo loĵban!
Platano – La Pafklik (Francio)

La Pafklik estis hiphopa duopo kiu unue koncertis en 2006.
Ĝi konsistis el du parizanoj, Platano kaj Katakana.
En la bando, Platano repis kaj skrapumis, dum Katakana komponis muzikon kaj repis.
En 2008 ili eldonis albumon Fek al Esperanto.
Ili aktive partoprenis ankaŭ en HHK Vol. 1. Sed pro diversaj kialoj, en 2010 la grupo disiĝis.
Nun Platano repas je muziko de aliaj muzikistoj.
En HHK Vol. 2, Platano laboris kun Diablo, Eterne Rima, kaj Gijom Armide.
La Pafklik aperas ĉi tie en la kanto ‘Nia hiphop'’. Katakana komponis la bazon de la instrumentaro.
Tone (Brazilo)

Tone estas brazila repisto.
Li famiĝis pro ‘Nova kanto’, unuafoje kantita en Pato Branco dum Internacia Junulara Kongreso 2002.
Li faris turneon en Eŭropo en 2009, tiam li promociis sian oktitolan albumeton Repe, Ritme, Sone....
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.