Tro

Tro -  Ale kaj Vojaĝo
Prix
8,33 €
Tro
International - 2019

 

Albumo ref.: VKVA020-074 
Bita albumo 14 titoloj - 35:24 mn, disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG - FLAC - elsendfluo formatoj 

Tro - Ale kaj Vojaĝo – Argentino, Brazilo, Francio
Bita albumo kunproduktita de Ale-Vojaĝo-Vinilkosmo © 2019

 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 


Oficiala apero de la bita albumo la 12an de januaro 2019 

 

 

La 10 originalaj kantoj de Ale el la 14a titoloj en ĉi tiu bita albumo estis verkitaj en la brazila kamparo, en regiono kie abundas akvofaloj kaj montoj, kaj, laŭ onidiroj, la eksterteranoj ŝatas parki siajn kosmoŝipojn.

Krome, menciindas ke la verkado okazis en la esperanta bieno Bona Espero, kie ekde la jaro 1957 esperantistoj edukas kaj protektas infanojn kies familioj ne sukcesas ilin prizorgi.

La albumo Tro prezentas sonvojaĝon tra diversaj ritmoj kaj stiloj, kaj la vortoj kunportas nin de naturaj furzoj al kosmaj aventuroj.

Ale ludis la kantojn kun gitaro nur por la steloj kaj la geamikoj ĝis kiam JCP (Jean-Claude Patalano), de la bando Vojaĝo, akceptis produkti ilin en Francio.
Ĉiuj voĉoj estis registritaj en Alto Paraíso de Goiás, dum la florado de la ipê amarelo (Handroanthus albus), en la sonstudio Artemisia.
Jean-Claude Patalano aranĝis la albumon en Francio.

Ĵomart kaj Nataŝa produktis la belegan version de Simplaj vortoj' en Svedio.
Kaj krom la ludado de la muzikistoj de Vojaĝo, Gilles Bénard, Didier Kerboull, Didier Jéol, kaj Jean-Claude Patalano, kontribuis al la albumo Anna Burenius de la Perdita Generacio (Svedio), Ĵomart kaj Nataŝa (Svedio), Amir (Danio/Bosnio), Flávio Fonseca (Brazilo), kaj la basgitaristo de Strika Tango, Pancho Corrao (Argentino).

En tiu ĉi albumo la aŭtoro, komponisto, kaj ĉefa voĉo estas:
Ale Kosabela: Alejandro Cossavella.

Kun la partopreno de la muzikistoj de la bando Vojaĝo en Francio:
Gilles Bénard: klavaroj.
Jean-Claude Patalano: muzikaranĝoj de la albumo, tenora kaj soprana saksofonoj, klarneto, transversa fluto, boteloj kaj voĉo en Kie oni aŭdas la flutojn, spiro el perdita koro kaj Malproksimaj limoj.
Didier Kerboull: baso.
Didier Jéol: drumo.

En Argentino:
Pancho Corrao: basgitaro en Sekretaj formoj de plezur' kaj La du hundoj.

En Brazilo:
Flávio Fonseca: gitaro en Tempoj modernaj.

En Danio/Bosnio:
Amir Hadziahmetovic: voĉoj en Diri' kaj Rajdu sur la luma ĉeval'.

En Svedio: Anna Burenius: voĉoj en Sekretaj formoj de plezur' kaj Floroj de la kosma ĝarden'.
Ĵomart kaj Nataŝa: interpretado kaj muzika aranĝo de versio de Simplaj vortoj.

Registrado en Brazilo: Júnior Tana Mohandas Amadeus en Sonstudio Artemisia en Alto Paraíso de Goiás.
Muzikaranĝoj, registrado, kaj miksado en studio Audiopole en Ramonville Saint-Agne (Okcitanio/Francio): Jean-Claude Patalano.

Mastrigado: Triboulet en Studio de La Trappe en Donneville (Okcitanio/Francio).

Ideoj kaj koncepto pri kovrilo: Alejandro Cossavella.
Grafikaĵo kaj fina realigado de la kovrilo: Annabelle Henry en Lima (Peruo).

Dankojn de Ale al:
Jean-Claude Patalano kaj lia bando Vojaĝo, ĴomArt kaj Nataŝa, Anna Burenius, Amir Hadziahmetovic, Pancho Corrao, Nicolás Ortolá, Bertilo Wennergren, Flávio Fonseca, Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, Vanda kaj Ulisses Riedel Resende, Sandra Alencar, Paulo Nascentes, Anna Lobo de Carvalho, Fernando Maia Jr., Daniel Cossavella, Martin Wiese, Júnior Tana Mohandas Amadeus, Juliana Eva, Marcelo Daguerre, Aguś Mozer, Jano Lacava, Maricel Cicala, Eduardo Cossavella, Clara y Coco, Irek Bobrzak, Rogener Pavinski, Rosa Maria Riquelme Civit, Yoni Goldstein, Andrew Benz, Sebastián Álvarez, Meredith Zielke, Emiliano Luz Iriarte, Luz Marina Alcantara, María, León (unu el la du hundoj, in memoriam), Bona Espero/Unio Planeda, kaj kompreneble Flo. 


 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.