Kavaliriko

Kavaliriko - Kapriol'!
Prix
12,50 €
Kavaliriko
Frislando (Nederlando) - 2014


Albumo ref.: VKKD120-056
KD 14 titoloj – 58:25 mn 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj 

Kavaliriko - Kapriol'! – Frislando (Nederlando)
Poduktita de Kapriol'!/Vinilkosmo © 2014
 

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.

 

La nederland-frisa grupo Kapriol’! prezentis sian debutan esperantan KD-on “Aventur’” dum KEF en Danlando. Jen ilia nova KD “Kavaliriko” en kiu ili prezentas svingan muzikon kiu estas kaj tradicia kaj memfarita. La bazo de iliaj muzikaĵoj en ĉi tiu albumo estas tradicia, kelkfoje eĉ multjarcenta nederlanda kaj frisa muziko. Sed kiel la nomo de la grupo indikas, ili ŝatas kapriolojn, farante liberajn aranĝojn de tiu tradicia muziko. Ili ŝatas ankaŭ fari kunligojn inter la estanteco kaj la pasinteco, ekzemple per uzo de influoj el diversaj aliaj muzikstiloj. Povas esti malnovaj muzikstiloj kiel la mezepoka muziko de la tempo de la kavaliroj, aŭ tradiciaj muzikstiloj hispanaj, keltaj, kaj balkanaj. Sed ankaŭ povas esti nuntempaj muzikstiloj, kiel ĵazo kaj salso. Rimarkinda estas la forta plurvoĉa kantado kaj la ne-ĉiutagaj muzikiloj.

La repertuaro enhavas ne nur kantojn kaj muzikon por aŭskulti, sed ankaŭ dancmelodiojn de ilia folk-bala dancprogramo kiel skotiŝoj, bureoj, ĉerkesaj cirkloj, kaj ĝigoj.

Inter ilia unua kaj tiu ĉi dua albumo, Kapriol’! ne nur ludis en Nederlando, sed ankaŭ ofte ĉe koncertoj kaj festivaloj eksterlande.
La grupo aperis interalie en 2009 ĉe Circle d’Arrels en Barcelono, ĉe KEF en Danlando, kaj ĉe FESTO en Germanio. En 2010 ĉe la Beneluksa Kongreso en Antverpeno (Belgio), ĉe la Franca-Germana Kongreso en Kaiserslautern, kaj ĉe ARKONES en Polando.  En 2011 sekvis turneo tra Belgio, Francio inter alie la Franca Nacia Kongreso (IREM) en Sète, kaj Germanio, kiun organizis EUROKKA (Esperanto-Rok-Asocio), kaj poste tra Usono. En 2013 okazis en junio denove turneo tra Usono, kaj en aŭgusto la grupo koncertis dum la Itala Esperanto-Kongreso kaj ĉe FESTO en Belgio (Kelmis). 
Je la komenco de la jaro 2014 Kapriol’! koncertis denove en Pollando kaj en aŭgusto ili ludis en Bretonio, interalie la 12an de aŭgusto ĉe la SAT-Kongreso en Dinan. 
En aŭgusto 2015 kapriol'! ludis por la granda koncerta balo de la 100a UK en Lille (Francio).

Kapriol’! en tiu ĉi albumo estas: 
Marita Kruijswijk (flutoj, ŝalmo, kantado),
Marian Nesse (akordiono, kantado),
Rutger Dijkstra (baso, gitaro, violono, kantado),
Ad Bos (drumkesto kaj aliaj perkutinstrumentoj, klavaro, kantado).

Registrado: en 2013 kaj komence de 2014.
Studio: TRbandstudio, Frislando (Nederlando).
Soninĝeniero: Ad Bos.

Koncepto kaj realigado de la KD-libreto: Marita Kruijswijk (tekstoj) kaj Yves Charlot (Ivimages).
KD-kovrilo: Yves Charlot (Ivimages) laŭ foto de Ivo Miesen.
Tradukoj kaj adaptado de la tekstoj en esperanto: Roel Haveman kaj Wil van Ganswijk (kanto n-ro 2)

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.