
Albumo ref : VKKD045-018
KD 15 titoloj - 51:55 mn
In-Spir' - Morice BENIN - Francio
Produktita de Vinilkosmo © 2001
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
La verkaro de Morice Benin konsistas el dudeko da diskegoj, KD-oj kaj Kasedoj, ofte premiitaj ekzemple de: la Akademio "Charles Cros", la SACEM aŭ "la Kortuŝo" de la revuo "Chorus" por "Vie-Vent" el kiu estis ĉerpitaj kaj tradukitaj jenaj titoloj:
"Sin skribi", "Maristoj de l' Ter'", "In-Spir'", "Al feliĉ'", "Muĝas l' junular'", ktp ...
En tiu albumo ankaŭ vi trovos unu el la plej elstaraj titoloj de Morice "La landoj ekzistas ne".
Morice BENIN estas :
Morice BENIN : voĉo, gitaro en 1 kaj 7
Muzikistoj :
Leo Nissim : klavaroj en 2, 3, 4, 5, 8, 9, 10, 12, 13, 15
Dominique Dumont : gitaro en 2, 3, 5, 8, 9, 10, 11, 12, 15
Norbert Paul : piano, akordiono en 2, 3, 5, 8, 9, 10, 12
Michel Goubin : klavaroj, koruso en 1, 7, 14
Dominique Brunier : violonĉelo en 2, 3, 5, 8, 9, 10, 13, 15
Sydney Thiam : perkutiloj en 2, 3, 4, 5, 12, 15
Christophe Negre : aldo-saksofono, irlandaj bekflutoj en 2, 3, 4, 9, 12, 13, 15
Anne-Marie Ferreira kaj Laurence Giorgi : korusoj en 2, 4, 5, 9, 10
Eric Dartel : piano en 6
Jef Sicard : saksofono, klarneto en 6, 11
Holger Lamp : perkutiloj en 6,11
Magali Braconnot : korusoj en 6, 11
Tribulet : klavaroj en 12
Esperanta tradukado/adaptado:
Georges Lagrange (1, 3, 9, 11); Roel Haveman (2, 4, 10, 12, 15); Bernard Legeay (6, 14); Arno Lagrange (5); Rikardo Cash (7); Brigitte & Thierry Faverial (8); Ĵak Le Puil (13).
Studio (voĉoj de Morice kaj miksado) : Studio de la Trappe / Vinilkosmo (Donneville)
Soninĝeniero : Tribulet
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.