
Albumo ref.: VKKD113-045
KD 15 titoloj – 59:07 mn
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s kaj OGG formatoj
Okcitanio - Patric – Montpellier (Okcitanio)
Produktita de Vinilkosmo © 2012
Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato:
OGG , FLAC , aŭ Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).
Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia formato.
KD-eldono la 27-an de novembro 2012
En la UK en Montpellier en 1998, Patric allogis la esperantistan publikon, kaj denovan fojon okaze de la Franca Nacia Kongreso (IREM) en Sète en 2011.
Post tiu kongreso naskiĝis la ideo pri albumo en esperanto uzante la kantojn de Patric tradukitajn en esperanton de André Andrieu, adaptitajn de Ludmila Novikova, kaj eldonitajn en Rusio en broŝuro titolita Okcitanaj kantoj en esperanto.
La albumo Okcitanio prenas dek kvin titolojn el la kantaro de Patric aperintajn en liaj okcitanaj albumoj; temas pri populara kaj tradicia okcitana repertuaro kaj ankaŭ propraj komponaĵoj.
La projekto efektiviĝis laŭ la arta direktado de JoMo (Jean-Marc Leclercq).
La korusaĵoj estis registritaj de korusa grupo de geesperantistoj el Tuluzo kaj Arieĝo.
Inter la elektitaj kantoj: la famega « Se canta » (Ĝi kantas) kara al okcitanoj, kaj « Kastelorizo », kanto dediĉita al lia forpasinta avino kiu estis grekino, precize de tiu eta greka insulo Kastellórizo.
La albumo estas invito vojaĝi en Okcitanio, kaj komenciĝas en la Suda Stacio, kie oni povas aŭdi la mediteraneajn lingvojn (italan, hispanan, okcitanan) en la rekantaĵoj.
Dek kvin kantoj kie miksiĝas tradiciaĵoj, personaj sentoj, koloroj, sonoj, kaj etosoj de Okcitanio.
Patric estas:
Patric: aŭtoro-komponisto, muzika direktado, kanto, gitaro, mandolino, aranĝoj.
La muzikistoj en ĉi tiu albumo:
Bernard Giguet: gitaro, klavaroj
Philippe Carassés: sirinkso, diatona akordiono, langvedoka hobojo
Michel Ramillon: klavaroj, programado
Jacky Azéma: fluto
Nicolas Syros: buzuko
Françoise Veinturier: mandolino
Eric Millet: banĝo
Jean-Pierre Barreda: kontrabaso
Gérard Pichon: klavaroj (en “Gaĉolo”)
Jean-Paul Canivet: fifro, laŭragesa timbalo
Koruso : Jean-Marc Leclercq (JoMo) korusestro, Jacques Caubel, Rikardo Cash, Nicolas Gauffillet, Jorgos, Jasmina, Floréal, et Luma Comte, Nathalie Assandri, Betty et Bernard Legeay, Jean-Claude Patalano, Sylvie Roques
Artista direktado: JoMo (Jean-Marc Leclercq)
Tradukoj el la okcitana kaj la franca: André Andrieu, Tatjana Loskutova, Maria Novikova, Svetlana Smetanina
Ludmila Novikova : Adapto de la tradukoj:
Registrado de voĉoj kaj korusoj, miksado, kaj mastrado: Triboulet en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo
Fotoj kovrilo kaj meze de la libreto: André Hampartzoumian
Fotoj de la studio kaj banderolo: Floréal Martorell
Foto de Patric kaj Ludmila, dorsflanke de la libreto: Svetlana Smetanina
Grafismo kaj enpaĝigo de la libreto : Ivimages (Yves Charlot)
ABONKLUBO
Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.
La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.
Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.