Krio de Morto

Poznano / Glasgovo (Pollando / Skotlando)
Krio de Morto Foto/photo: Krio

 

Apero de la Bita duobla albumeto la 4an de decembro 2017 

 

Krio de Morto (antaŭe Okrzyk Smierci) el Poznań, Pollando (nun Glasgow-Poznań). 
Komenciĝis kiel simpla anarkia punkbando en 1986. Rapide progresis al hardkoro kaj eĉ “crossover” (miksaĵo), ĉar unu ano tro ŝatis metalmuzikon. 
Poste komencis ludi modernan version de punkmuziko kaj aldonis teatrajn performancojn. 
Ŝanĝis muzikon kaj komencis uzi komputilon, tamen ĉiam restis alternativa subgrunda bando. 
Lastajn jarojn decidis uzi nigran lumon kaj fluoreskajn farbojn por krei specialan idustri-ŝamanan sperton dum la koncertoj. 
Nova muziko kun elementoj de industrio, metalo, elektroniko evoluas al stilo kiun la bando priskribas kiel “mortodancon”. 

Diskaro : 
1994 – Kasedo Zabij swój starch (Shadow Production) 
1996 – Kasedo Tolerancja? (Heartcore Records) kaj 1997 (Shadow Production) 
2000 – CD, kasedo Martoria (Shadow Production) 
2003 – CD Elektronika kompilo (Krio de Morto kontribuis per unu titolo: Tekna frenezo - Vinilkosmo) 
2002 – CD Pasażer (Punkzine) #14 – kompilo kun unu titolo de KDM (Obłęd – Frenezo
2006 – 2 CD Nie ma zagrożenia jest Dezerter, kompilo Tribute to Dezerter, novversio farita de Krio de Morto – Szwindel kun koruso kantata en Esperanto 
2004 – Partopreno en publika televida programo, kaj unua efektiva videoklipo por Mi staras 
2017 – Duobla bita albumeto StrangaSur la arbo eldonita ĉe Vinilkosmo  

Krio de Morto estas formita de: 
- Gregor van Glapson : gitaro, voĉo, sintezilo, drumo, sampleroj 
- Tomasz "Fragles" Rajewicz : gitaro, sintezilo, drumo, sampleroj, korusoj 
- Christina Spook : basgitaro en Ne dormu 
- Wojciech "Wosiu" Kuszewski : Basgitaro, korusoj 

Aŭtoro de la plejparto de la tekstoj : Nell Kokocinska 
 

Por pli da informoj pri Krio de Morto vizitu ilian paĝon ĉe :  https://www.facebook.com/kriomorto

 


Klaku sur la duoblan albumeton por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.