Planedo nia

Planedo nia - Vojaĝo
Prix
13,34 €
Planedo nia
Tuluzo (Okcitanio, Francio) - 2017


Duobla albumo ref.: VKKD132-067AB 
Duobla KD A/B (Disko A esperanta, 12 titoloj : 46:23 mn, Disko B franca, 12 titoloj: 46:10 mn) 
Disponebla laŭ MP3 – 320 Kb/s - OGG kaj KD formatoj 

Planedo nia - Vojaĝo – Toulouse - Okcitanio - Francio
Kunproduktita de Vojaĝo/Vinilkosmo © 2017

Atentigo : **La plena albumo ankaŭ estas disponebla laŭ tiuj bitformatoj, alklakante sur la dezirata formato: 
OGG , FLAC , aŭ  Elsendfluo (MUZIK-KLUBO).

  Kontaktu nin por mendi unuopajn trakojn por elŝuti en mp3 aŭ alia  formato.


Apero de la Bita kaj KD albumo la 13an de oktobro 2017


La unua duobla albumo de Vojaĝo titolita Planedo nia inkluzivas 12 kantojn en esperanto en la unua KD, kaj en la franca en la dua. En ĉi tiuj diskoj, Vojaĝo donas vibran omaĝon al la Tero, kiu naskis la vivon kaj donas al la homaro ĉion kion ĝi posedas sen kalkuli. Tamen, La Tero suferas, ĉar io perturbis ĝian malfortan ekvilibron: tio estas la deklaro de Vojaĝo de la unua titolo kaj, krom la klimataj kapricoj, daŭre ekzistas tiom da mizero.

Feliĉe, jen estas la muziko por proponi momenton de ripozo al tiuj kiuj senesperigas, jen estas la muziko por denunci maljustecon kaj dolĉigi la sorton, jen estas la muziko por nin konsciigi ke la mondo povas esti bela malgraŭ mizero, danke al amikeco, amo, dancado, revoj.
Tamen necesos pensi fari ion por eviti la Bluson de la sezonoj, kiu venas por frostigi niajn korojn.

Vojaĝo sur ĉi tiu albumo estas:
- Audrey Rey: solkanto en la franca, korusoj en esperanto.
- Jean-Claude Patalano: solkanto en esperanto, tenor saksofono, soprano kaj midi, klarneto, fluto, sono-dezajno.
- Gilles Bénard: klavaroj, korusoj (10).
- Didier Kerboull: baso.
- Pascal Marceillac: tamburoj.

Gastmuzikistoj:
- Pierre Lacassagne: perkutado (2, 4, 9)
- Simone Grinfeld: trombono (12).

Muziko: Jean-Claude Patalano (1, 2, 4, 6, 7, 12) kaj Gilles Bénard (3, 5, 8, 9, 10, 11).
Tekstoj en esperanto: Jean-Claude Patalano.
Revizio de tekstoj en esperanto: Rikardo Cash.

Registrado kaj miksado: Jean-Claude Patalano, Studio Audiopole.
Mastrigado: Triboulet, Studio de la Trappe.

Fotoj: Sophie Patalano.
Grafikaĵoj kaj enpaĝigo de la broŝuro: Jean-Claude Patalano

 








ABONKLUBO

Subtenu aktive la muzikeldonejon Vinilkosmo kaj ĝian muzikan produktadon en esperanto, la aperon de novaj albumoj, aŭ la reeldonon de malnovaj albumoj.

La sola alternativo estas ke ĉiuj kiuj volas daŭre aŭskulti esperantan muzikon de la katalogo de Vinilkosmo tra la justa elsendfluejo Muzik-Diverseco kaj aliloke, aliĝu al la ABONKLUBO.

Eblas ankaŭ konsulti la muzikajn novaĵojn de la Blogo aŭ en la Informletero de Vinilkosmo.

ABONKLUBO

Kantotekstoj

Vi devas esti abonanto (ABONKLUBO) aŭ esti aĉetinta ĝin ĉi tie por aliri la kantotekstojn.